ESPERANTO

Tradución: Suso Moinhos

ENKONDUKO

La galega lingvo estas la plej valora nemateria heredaĵo de la galega popolo. Ĝi estas tio, kio identigas nin kiel gegalegojn, kaj kio donas al ni propran lokon en la mondo.

ANTAŬAĴOJ

Ni, galegoj fieras havi pli-ol-miljaran lingvon kun glora pasinteco kiu pro politikaj cirkonstancoj eniris tunelon de altrudita silentado en la unuaj jardekoj de la 16a jarcento, kaj ĝi iom post iom iĝis diskriminaciilo kaj kaŭzo de morala kaj korpa sufero de multnombraj generacioj. La seninterrompa parola uzo far modestaj homoj kaj la laboro de la elita intelektularo, kiu de la 19a jarcento sukcesis revalorigi ĝin, ebligis la savon de la hodiaŭa ĉefa identiga trajto de galegoj kaj samtempe esenca bazo de nia kulturo. La laboro de ĉiuj tiuj homoj ebligis tion, ke hodiaŭ Galegio estas historia nacieco kaj disponas politikan aŭtonomecon. Siavice la diversaj aŭtonomaj registaroj metis la fundamenton por la socia restarigo de la galega lingvo, ĉefe en la kampoj de instruado, administracio kaj publikaj amaskomunikiloj.

SINPREZENTO

Prolingua estas platformo kreita de homoj kun plej diversaj ideologioj kaj profesioj kiu celas ekskluzive la antaŭenpuŝon de la galega kiel propra lingvo de Galegio (kaj de la eksterlimaj samlingvaj regionoj) kaj la atingon de ties efektiva oficialeco. Tio postulas normalan uzadon de la lingvo en la sferoj kie ĝi ankoraŭ estas preskaŭ barata, kiel entreprenoj, justico kaj aliaj publikaj kaj privataj servoj, aparte en la amaskomunikiloj.

Pro tio ni deklaras nerezigneblaj celoj de ProLingua la tut-enhavan efektivigon de la nuna Leĝo pri Lingva Normaligo (1983) kaj la Ĝenerala Plano por Normaligo de la Galega

Lingvo (2004) kiuj ricevis, ambaŭkaze, la unuaniman abrobon de la Parlamento de Galegio.

Ni vivas en laŭjura ŝtato kaj ni, kiel ties civitanoj, postulas la kompletan plenumon de la ekzistanta leĝaro pri lingvoj.

Samtempe ni postulas ke oni ne uzu ajnan leĝ-mezuron kaŭzontan al galegoj la perdon je la rajto uzi kaj koni la galegan lingvon, kaj fari el tiu lingvo simbolon de galega identeco.

FUNKCIADO

-La sola kondiĉo por dezirantoj aliĝi al nia platformo estas la intenco engaĝiĝi en la defendon de la galega lingvo kaj en la stimulon de ĝia uzo en ĉiuj sferoj, kaj publikaj kaj privataj.

-Ĉar la galega lingvo estas heredaĵo de la galega popolo, ni rifuzas kiun ajn pretendon pri ĝia alproprigo aŭ aljuĝo al ajna grupo aŭ ideologio. Tial ProLingua deklaras sin platformo senpartia kaj diverskonsista.

-La anoj de ProLingua estas unupersonaj membroj kaj ne reprezentas ajnan grupon aŭ asocion en la sino de tiu ĉi platformo.

-ProLingua iniciatos ĉiaspecajn agadojn strebe al la atingo de siaj celoj, sed neniam aliĝos propranome al aliula agado, kvankam ties unuopaj anoj plene rajtas fari tion.

-Kiam la logoo de ProLingua aperos kadre de agado, aliaj logooj neniam apudestos ĝin, kiaj ajn ili estus aŭ reprezentus.

-La reprezentantecon de ProLingua samrajte kuŝas en la tuto de ĝiaj anoj, kaj la sola vojo por dialogi kun la publika povo estos la kompleta plenumo de ĝiaj celoj.